2016
ĉiam eblas trovi perlojn en la koto
Apektas tiel, ke ni rerigardas dek jarojn al 2016. Ne, mi ne montros foton pri mi de tiam, mi estas pli bela nun. Ne ke tio aparte gravas. Mi devas komenci per evidentaĵo: mi devis minimume tri foje kontroli, ke tio ja estis fakte antaŭ dek jaroj. 2026-10 estas 2016. Post mi ĉesas la gapadon al la ciferoj mi penas repensi kio fakte okazis tiam.
Kial estis ĝi tiom speciala jaro por homoj? Kial rerigardi nun dek jarojn? Ho, tiu oranĝa homo tiam la unuan fojon… jes, fakte. Kaj tiam mi rememoras kial ĝi estis tiom speciala jaro por mi. La geedziĝfesto estis en 2016. Kio alia okazis tiam? Unue ni retranslokiĝis la antaŭan jaron al Budapeŝto de Bruselo. Mi komencis novajn studojn en 2015. Mi ĉesigis miajn magistrajn studojn post kelkaj monatoj en 2016.
Geedziĝo. Mi estus edzino de dek jaroj. Nkd. Bone, mi ne estas edzino de longa tempo, sed tamen. Ankaŭ tio okazis en tiu jaro.
Ni post la geedziĝo translokiĝis al Francio, pasigis la someron en Normandio, fine de la jaro ambaŭ laboris iom por TEJO pri merkatiko kaj ĉefe pri la kontrolado de Pasporta Servo. La lasta jaro, ke ĝi aperis libroforme estis en 2017. Kaj mi ne aŭdis pri granda kampanjo ordigi la gastigantojn ekde tiam.
Mi vere ne volas pensi pri tiu jaro kaj tamen mi faras. Kia kaoso, kiom da malbonaj decidoj. Ankaŭ tre belaj memoroj. La vizito de amikoj en la vilaĝo kie neniu buso, trajno estas. Multe da biciklado en la kamparo. Cidro. Ordigado de la domo kaj la ĝardeno. Bestoj vizitis nin plurfoje. Afablaj najbaroj loĝis apude. Bela naturo ĉirkaŭis nin. Bonodorajn somero-noktojn kun la freŝe falĉita kampo mi sentas en mia nazo, se mi enspiras la memorojn.
La malĝentileco de la bofamilio. Ho, tion mi ne volas rememori. La administraj problemoj de la universitato. La kialo por ĉesi la studojn. Eble unu el la kialoj, sed tamen. Poste eĉ la universitaton oni forpelis de Hungario malgraŭ la protestoj de plurdekmil surstrate. Mi ne partoprenis tiujn protestojn, ĉar mi denove trovis min en Nederlando en 2017.
Sed en 2016 mi estis alia homo tiam. Tre alia al tiu, kiu mi estas hodiaŭ. Tamen, en 2016 io grava okazis ĉe la universitato kaj iusence mi sentas, ke tial mi studis eĉ se nur dum kelkaj monatoj tie, ke mi ekhavu tiun kernan sperton en la vivo.
Vidu, mi ne estas aparte bona pri miaj universitataj studoj. Mi ne vere konscie faris aferojn. Mi nur tion sciis, ke studi ĉe universitato estas atendo de mi. Tiun cerbon oni ne rajtas lasi velki. Nun mi rekonas kiel aspektas studento kiu seriozas pri la studoj kaj komprenas kiel uzi la tempon bone tie. Mi seriozis pri miaj studoj, sed mi nenion komprenis pri konscia elekto de diversaj instruistoj kaj studbranĉoj.
Mi tiom malbone komprenis kiel fari tion, ke mi nur rigardis kio estis deviga kaj laŭ tio elektis, ke mi havu la ĝustajn lecionojn en la devigaj fakoj. Krom tio mi nur ŝultrumis. Bone, supozeble tiel estos enorde. Mi ne legis la priskribojn de la kursoj. Mi ne aŭskultis la fulmprezentojn de la instruistoj por havi eĉ svagan ideon pri la enhavo. Mi ĉiam elektis la titolojn. Enhavas sociologion? Bone. Politikon? En ordo.
Kaj tiam, en 2016 mi finfine komprenis ion. Mi hazarde aŭskultis la prezenton de la instruistoj tiam. Ne ke mi volis, sed eble estis forte rekomendita pro nia bono, ĉar klare neniun interesis la prezentoj kaj eĉ la instruistoj aspektis ne aparte interesitaj. Ne estis sufiĉe da tempo forlasi la klasĉambron antaŭ la komenco. Mi vere volis fuĝi, mi memoras tion. Mi jam elektis kion mi volis, kial insisti pri ŝanĝo?
Venis ŝi, kaj prezentis la studfakon: literaturo de feminismaj aŭtoroj. Mi diris al mi mem antaŭe: certe ne, mi ne volas cent paĝojn legi ĉiusemajne por la kurso, mia cerbo ne kapablas. Sed ŝi montris la tekstaron kaj ĝi estis maldiketa. Jam tio estis bazo por levi miajn okulbrovojn.
Ŝi parolis tiom pasie pri tiuj bazaj tekstoj, ke mi konvikiĝis pri la kurso. Ŝi emfazis: mi volas, ke ni legu malmulte, sed profunde. Ni engaĝiĝu kun la tekstoj kaj provu vidi kion la aŭtoro celis, ni trovu aliajn interpretojn, niaj diversaj fonoj donos al ni diversajn spertoj kaj ideojn.
Ŝi ankaŭ havis la tipon de kontrolado de niaj pensoj, kion mia plej ŝatata sociologo faris ankoraŭ en Amsterdamo, kvin jarojn antaŭe. Li diris al ni, ke li ne bezonis pli ol du paĝojn da verkita teksto de ni, ĉar al li tio sufiĉas por vidi ĉu ni komprenis pri kio ni legis kaj kial tio gravas por niaj studoj.
Kiam mi verkis mian lastan eseon por tiu sociologa kurso, mia instruisto skribis kiel komento: mi vidas, ke vi havas multon por diri pri la mondo ĉirkaŭ vi. Vivu per malfermitaj okuloj kaj verku pri ĝi en via sprita stilo. Mi tiutempe ĝojetis pri la komplimento, sed ne tre seriozis pri ĝi, ĉar en ĉiuj aliaj kursoj la instruistoj diris, ke mi malbone verkas, mia akademia stilo havas seriozajn mankojn. Prezenti mi jam tiam povis tre bone, sed bedaŭrinde tio estis nur porcieto de niaj semestrofinaj notoj. Parenteze mi elektis lin kiel instruiston, ĉar iu en duona frazo menciis, ke li estas elstare brila kaj afabla. Li estas brila, sufiĉe bona argumento por mi, tute ne sciante kio estas sociologio kaj kion oni studas en tiu fako. Ion pri socio, ĉu ne?
Do jarojn poste dum miaj magistraj studoj kun minora memfido, ke mi ja kapablis diplomiĝi unufoje, mi sentis tiel, ke mi tamen sukcesos dum tiuj novaj studoj. Ni legis vere malmulte por tiu ĉi klaso de literaturo kaj devis verki ofte, sed vere nur du paĝojn. Mi ŝategis tion. La kurso faris perfekte kio laŭ mi estis la celo de la elstara edukisto. Mi iĝis soifa. Mi volis scii pli. La verkistoj ne lasis min trankvila, post la lecionoj mi iris al la biblioteko legi pli pri ili aŭ eĉ nur relegi la ĵus pridiskutitan tekston. La pensojn, vivon, la persistemon de tiuj aŭtoroj malgraŭ socio kiu diris, ke ili estas frenezaj por voli pli. Sed mi ankaŭ volis pli por mi.
Mi komprenis tre baldaŭ, ke mi ne bone elektis miajn studojn malgraŭ kelkaj tre interesaj lecionoj. Mi kredis la homojn, kiuj diris, ke miaj bakalaŭraj studoj valoras neniom sen magistraj studoj. Kia stultaĵo… sed mi volis studi por pruvi, ke miaj studoj ja estis malfacilaj kaj indaj. Kia stultaĵo denove. Mi restudis jarojn poste kaj elektis la perfektajn studojn por mi. Mi liveris 110 procentojn pro kaj por mi mem. Mi volis impresi nur min mem per mia kuraĝo kaj projektoj.
Kiam mi ĉesis miajn studojn dum la unua jaro, meze de mia dua trimestro nur, en 2016, mi komprenis, ke mi elektis denove studi tiom rapide nur pro socia premo, eĉ se mi profunde pensis, ke tion mi volas fari. Evidentiĝis, ke kompreni socian premon kaj sukcesi rifuzi ĝin estas du tre diversaj aferoj. Kiam mi faris la decidon ĉesi, mia korpo ekripozis, mia plursemajna kapdoloro malaperis la sekvan tagon.
La lastan tagon finfarinte la malregistriĝon en la oficejo mi decidis ĝisi unu el la instruistoj por konfirmi, ke mi ne plu estos en liaj lecionoj kaj mi pardonpetas, sed tre ĝuis la tempon en lia klasĉambro tiun trimestron.
Forirante el la oficejo sur la koridoro mi renkontis mian brilan literaturinstruiston de la antaŭa trimestro. Ŝi demandis min kion mi estis faranta en la instruista koridoro tiun tagon? Mi ne povis mensogi al ŝi. Mi mallaŭte elbuŝigis, ke mi decidis ĉesi miajn studojn. Ŝi demandis kial? Kaj mi ne memoras kion mi respondis, nur ŝian reagon: domaĝe, vi estis la plej bona verkisto de viaj studoj. Kaj ŝi forpromenis ne dirante pli.


