kutimo
konsiloj por (mal)sekvi
Mi ŝatas perdiĝi en Instagramo — plej verŝajne tio estas malpopulara opinio, kvazaŭ mi pekus, ĉar en tiu socia retejo mi pasigas multe da tempo legate, lernante de aliaj. Jes, la algoritmo montras al mi kion ĝi volas ke mi aĉetu, sed aliflanke ĝi ankaŭ montras pli de tio kio jam interesas min laŭ miaj klakadkutimoj. Ambaŭ en la espero, ke mi pasigos multe da tempo en la apo kaj eventuale mi tamen eĉ aĉetos ion. Tio jam okazis. Ekzemple ĝi montras al mi multe da kulturaj festivaloj, programon de lokaj artaj kinejoj — tiel mi eksciis pri filmfestivaloj kiujn mi fine partoprenis. La influado bone okazis. Mi ankaŭ ĝoje rigardas kion miaj amikoj faras, kaj mi puŝas min afiŝi ne nur pri la bonaj aferoj, sed kelkfoje ankaŭ montri, ke mi havas aĉan tagon, kiel tio okazis hieraŭ. La pensoj en mia menso estis tre negativaj, mi sentis tiel, ke ŝtormaj nuboj trapasas mian fruton kun la hazardaj fulmoj kiuj aperas.
Mi bakis kukon kaj skribis la komenton, ke ĝi espereble helpos iom distri min de tiuj pensoj. Karaj amikoj alskribis min dank’ al tiu duonfrazo. Kiam oni malbonfartas la sola vojo eksteren estas konekti kun amindaj homoj, ne izoligi sin kun siaj pensoj. Kelkaj sendis koremoĵiojn, aliaj frazoj.
Do okazis hieraŭ kiam fine de la tago mi jam ripozis en la lito, ke mi vidis en la apo, ke la polico atakas studentojn de mia eksa hejmuniversitato (UvA) apud unu el la ĉefkonstruaĵoj en la centro de la urbo. Mi ne kredis miajn okulojn. Mi estas tiom naiva, mi pensis ke tio okazas nur en Usono, ke subtenantoj de Palestino ricevas agreseman polican kontraŭstaron. Sed poste mi rememoris, ke iusence pensmaniere Nederlando ofte volas imiti Usonon. Se mi repensas pri la sansistemo ekzemple, aŭ pri la skeĉo pri bone, Usono unue, sed Nederlando due tiuj montras ion alian.
Pluraj el miaj karaj amikoj, kun kiuj mi kunstudis en Amsterdamo havis tiun ĉi videon en siaj rakontoj, eĉ tiuj, kiuj kutime ne metas bildojn aŭ ion ajn en sia paĝo. Mi rigardis ĉiufoje la videon kaj vere ne povis kredi miajn okulojn. En Hungaro neniu protestas por Palestino, homoj tro timas de ĉio. Mi vivas tuj apud la juda kvartalo kaj eksa geto, ĝi estas en la apuda distrikto, la sepa. Mia amikino vivas meze de ĝi kaj mi ofte trapromenas ĝin survoje al miaj celstacioj. Multe da subteno al Israelo en la fenestroj de la vendejoj, fotoj de la kaptitoj. Oficiale en Hungario oni ne rajtas protesti por “terorismo”, la ĉefministro ne permesas tion. Kompreneble pri la fakto ke ne temas pri subteno de terorismo, sed pri protesto kontraŭ verviva genocido sub la preteksto de kontraŭbatalo de terorismo, kiu okazas ĝuste nun — pri tio neniu parolas.
Mia bebuniversitato (AUC — 15 jara nur) tre milde provas trovi la limon inter protesti, permesi al la studentoj esprimi sin kaj peti subtenon por ambaŭ flankoj. Ĝi ne ĉesos la kunlaboron kun Isrealo kaj isrealaj universitatoj kiel pluraj universitatoj anoncis tion en la mondo. Mia instruisto pri mia tezo estas israelinano, ŝi mem okupiĝis pri kiel helpi fini la decidon de ‘48 per pacaj solvoj per la helpo de alte edukitaj homoj en la spirito de paco en Nederlando. Mi ne kuraĝis verki al ŝi retleteron, ĉar kion mi skribus? Mi bedaŭras? Kaj mi ne povas imagi kiel vi fartas kaj sentas vidante kion via originlando faras kaj kio okazas al viaj studentoj batitaj de la polico en la strato de Amsterdamo.
Mi havas la lukson rigardi la apon plu kaj ignori pliajn pensojn pri la temo. La sekva “hazarda” video apaeras de verkisto kiu efektive terure verkas, havas la perspektivon de tre privilegiita blanka viro kaj donas konsilon al ili — do havas grandan sekvantaron. Ial la apo pensis ke mi volas vidi lin kvankam mi vere ne ŝatis la libron kiun li verkis. Mi ne aĉetis la furoraĵon, prunteprenis ĝin tiutempe de la posedanto de la domo kie mi luis ĉambron. (Bone, mi prunteŝtelis ĝin, legis ĝin kaj remetis al la tablo.)
La verkisto diris tamen ion interesan je mia surprizo: li asertis, ke pli gravas la vesperaj kutimoj ol la matenaj. Oni tro pensas pri la mateno, la sinsekvo de kion oni faru post vekiĝo, sed laŭ li nur tio gravas, ke oni estu ekscitita pri io kio okazos dum la tago kaj vekiĝo ne estos problemo. Mi povas diri, ke grandparte li pravas. Kompreneble estas aferoj kiujn oni prefere evitu matene: se vi fumas, ne tuj komencu per cigaredo, ne tuj rigardu vian telefonon, ne trinku kafon je malplena stomako. Indas trinki tuj glason da akvo, dentorbrosi poste ktp.
Sed vere tio estas la plej grava ĉu estas io, kio vere donas al ni la emon elsalti la liton, ĉar ni antaŭĝojas, ke ni havos tiun sperton dum la tago. Kaj se dum longa tempo oni sentas tiel, ke denova alia tago kiam oni ne volas ellitiĝi, tiam ne la matenaj kutimoj estas la kulpantoj, sed kiel la tagoj estas pasigitaj.
Al mi unu el la plej ĝojplenaj aferoj estas trejnado de Pilates dum la mateno. Mi ne bezonas motiviĝon ellitiĝi, ĉar mi tiom ŝatas tiutipan trejnadon, ke mi ĉiam ĝoje prepariĝas por ekiri al la studio eĉ se mi sentas tiel ke mi ne aparte bone dormis. La ekzercoj estos malfacilaj, mia korpo doloros poste, sed mi sentos la fortiĝon de la muskoloj kaj trejniĝos je ekvilibro kaj je flekseblo ankaŭ.
Do li argumentas, ke prefere oni estu atentema antaŭ la enlitiĝo, oni ne manĝu tro malfrue, ne rigardu la telefonon, malŝaltu la lumojn, prepariĝu por ripozo. Suprizis min tiu videeto, mi tamen ne legos lian sekvan libron, preferas pasigi mian tempon aliel.

