ŝprucbotelo
Mi estas nervoza preleganto. Mi ĉiam estis, kaj mi povas nur pli bonigi la situacion per daŭra reviziado de kion mi faros kaj laŭta parolado antaŭ la spegulo. Mi devas vidi min diri la vortojn kaj trovi la malcertajn punktojn de la prezento. Kaj rememorigi min, ke ĉiu foje ĝis nun mi travivis la sperton sen videblaj vundoj.
Matene la eta kapdoloro simple signis tiun nervozecon. Mi hieraŭ vespere iom post la 10a forlasis la prelegejon kie homoj en etaj grupoj daŭre kaj laŭte babiladis. Estis kiel nesto de ĝojaj abeloj, sed sufiĉis por mi. La tutan tagon mi vojaĝis kaj mi sciis, ke la prelego atendos min la sekvan tagon.
Tiam mi jam ne plu estas trankvila. Ĝis la afero ne estas finita, mi ne vere povas bone spiri, sed mi provas. La komencmatenajn prelegojn mi ne aŭskultis pro tio. Mi vestiĝis nur por kapti kafon ne en miaj piĵamoj; kaj tuj revenis al la ĉambro por ŝanĝi kion kaj kiel mi planis diri pro la aŭdita malfermo kaj prelego antaŭe. Ili inspiris min aldoni tiujn erojn, ĉar nur tiel sencas kion ajn mi diras, se mi trovas la grundon por esplori la nuntempon.
Tio estas baza feminisma teorio: komenci per tio kiu mi estas kaj kie mi estas. Dum mi pripensadis la ŝanĝojn, mi iris por mia dua kaj tria kafo, partoprenis en paŭza prelego kaj post aŭskulti Ralf pri VR kaj lingvolernado, ĝiaj eblecoj, estonto, esperoj kaj ĝojo mi reiris pluekzercis kion mi volas diri.
Promenante al la dua etaĝo mi ekvidis, ke la purigistoj estas ĉe nia parto de la koridoro. Longajn elektrajn ŝnurojn kaj ĉaretojn kun ŝprucboteloj kaj necesejpaperoj mi preterpasis por eniri la saman ĉambron, kien ĵus eniris virino. Mi salutis ŝin Esperante kaj eksidiĝis sur la plankon por eklabori. Ŝi tre ĝoje kaj longe respondis ion en la slovaka. Mi diris dankon kaj ŝi estis for.
La prelego eble estis bona. Mi ne memoras. Mi faris ĉion kion mi volis, ni finis 15 minutojn pli frue — ankaŭ estis parto de la plano—, mi respondis ĉiujn demandojn, homoj aspektis sufiĉe interesitaj, aŭ nur afable atentemaj? Mi ne scias. Mi ne rememoras. Nur tion mi scias, ke mi tuj malsatiĝis post la fino.
Por esti kutima partoprenanto mi uzos la spacon por plendi pri la manĝaĵo: ĝi estas boneta kaj malmulta. Sed feliĉe hieraŭ dum la festado de kern.punkto ni ricevis aldonajn kuketojn kaj trinkaĵojn. Kaj hodiaŭ estos la okazaĵo gustumi naciajn manĝetojn apud la vingustumado. Eĉ se mi ne trinkos vinon, mi certe manĝos multe.

