Mi ĉiam pensas, ke oni vojaĝas por poste povi bone dormi en sia propra lito. Jes, estas homoj, kiuj pli longe eltenas sen sia hejmo, sed mi ne estas tia persono. Plej verŝajne tio estas pro tio, ke mi ĉiam ŝatas kie mi loĝas, kion mi nomas hejmo, kaj plej ofte eĉ ne forlasus ĝin, se tio ne bezonatus ekzemple pro laboro.
Mi eĉ komencas aprezi, la malfortan, sed almenaŭ stabilan reton en la loĝejo. Hieraŭ dum la 12-hora trajnvojaĝo grande influis mian laboron ke mi ne povis daŭre fari la komentadon de la noveloj kiuj bezonas provlegadon, kaj je iu momento mi simple rezignis pri provi plu. Mi legis ilin por cerbumadi pri la rakonto-plektado kaj pripensi kion mi komentus se mi povus kaj lasis min ĝui la moviĝantan pejzaĝon. La sunbrilon mi kunportis de Berlino, laŭ video sendite al mi, post mia foriro komencis pluvi. La suno brilis de malantaŭ la nuboj, sed tamen tuttempe ĝis hejmo. Trapasante la lastan limon mi trankviliĝis. Baldaŭ mi estos hejme. La trajno alvenis je la minuto laŭ la horaro. Tio estis agrabla bonvenigo kun la novaĵo, ke la rezultoj de la balotoj fine estis rekalkulitaj kaj akceptitaj. La nova oficiala diferenco inter la du kandidatoj fine iĝis 41 voĉoj. Sed daŭre gajnis la sama persono. Granda elspiro. Feliĉe. La diversaj opcioj por la daŭrigo de tiu dramo ne interesis min.
Kaj nun, ke la lasta verksesio de Bobelarto alvenas antaŭ la dumonata paŭzo mi pripensadis, ke dum la pasintsemajnfina legosalono kun la ĉefredaktoro de Kontakto ni parolis pri nuntempeco. Kaj mi pensas ke momente por mi nuntempecon reprezentas la ĉeesto de la interreto. Kaj kiel ĝia malbona funkciado influas miajn tagojn. Sen ĝi mi ne povas fari mian laboron. Kaj ne povas resti en kontakto kun miaj amikoj. Sen ĝi mi ne legas la artikolojn kiujn mi volas, ne ricevas novaĵojn kaj ne ekhavas informojn pri aferoj ĝenerale. Sen ĝi mi ne notas kun bildoj miajn tagojn. Instagramo funkcias iusence kiel tagĵurnalo en mia vivo. Rerigardi kio okazis antaŭ jaro, tri jaroj estas io, kion mi ĝuas.
Mi sentas tiel, ke mi denove devus fari eksperimenton. Same kiel temis pri kiel malpli grandigi la uzadon de la poŝtelefono. Vivo sen reto. Eĉ la penso panikigas min. Ĉu simple malaperi por semajno aŭ averti homojn? Ĉu ŝanĝi al senreta telefono kiel multaj faras nuntempe? Havi telefonon en la hejmo mankas al mi. Kiu havis nur unusolan funkcion: alvoki unu la alian. Mi scias, ke tio estus tre facile akceptebla defio, se ĝi estus longdaŭra: Stela ne uzas interreton. Vi povas sendi leteron aŭ alvoki rekte. Sed kio pri la kostoj? Mi tuj pensas pri tio: internacie kontaktiĝi estas la plej malmultekosta uzante la reton. Estas tiom da demandoj kiuj aperas por vivo sen reto, sed indas ilin pripensi.
Ne estus retmesaĝoj. Retaj informoj, legado de informoj pri homoj, restoracioj, manĝaĵoj, trovado de receptoj, novaĵoj pri teniso. Kio restus? Tempo legi, televidilo, promenado, sidado en kafejo, trejnado, okupiĝo pri la sano?
La rendevuojn por trejnado mi reglas en la reto. Jes, mi povas diri, ke mi partoprenos la lecionojn, sed mi daŭre devus konfirmi en la retpaĝo de la trejnejo. La gazetoj enhavas la tempojn por la kinejo, teatroj… sed aĉeti biletojn kiel eblas? Ĉu iri ĉiam al la teatro kaj persone kontroli? Eĉ kiam oni scias, ke kelkaj biletoj por teatraĵoj forvendiĝas ene de minutoj? Oni eĉ ne aŭdus pri tiuj pecoj sen kontroli la novaĵojn en la retejo de la teatro.
Certe mi sukcesus, sed nun pripensante: mi ne volus nuligi la aliron al reto de mia vivo, mi bezonas ĝiajn servojn, eĉ se mi povus grande malpliigi mian uzon de ĝi. Eble por tri tagoj kiam mi ne devas labori povus eksperimenti per nenia aliro, sed eĉ mia kalendaro estas en la reto kun la biletoj kiujn mi bezonus printi, do fari tion bezonus antaŭpreparon kaj antaŭaverton plej verŝajne, se temas pri pli ol nur unu tago.
Eĉ se mi ne antaŭvidas forigi la interreton el mia vivo mi ĝuis la mensan ludon pri nekonektiteco ĉefe fine de la tria Verk-Semajno kiu neniel ekzistus sen ĝi.