vivsignoj
restante en daŭra kontakto
Ege multe mi mense kontraŭbatalas la ekziston de sociaj retejoj, kvankam mi estis inter la unuaj registriĝi al ĉiu — bone, ne ĉiu, sed kun iom da troigo al la pli evidentaj rapide por resti en kontakto.
Kiam oni havas tiom da internaciaj amikoj kaj oni ankoraŭ memoras kion signifis vivo kiam la unuhoran semajnan uzon de interreto en la loka biblioteko oni devis antaŭmendi lunde por povi legi kaj rapidege respondi al retmesaĝoj, tiam jarojn poste registriĝi al ajna loko kie oni povis vidi la “ĉiutagan” vivon de la aliaj estis evidenta kaj refreŝiga momento en la tago, ĉefe kun hejma retkonekto.
Kompreneble tiuj retejoj ŝanĝiĝis, plene fuŝiĝis kiam oni ne plu vidis unu la alian kaj nun jam estas sufiĉe malbonaj lokoj por la mensa sano. Krom la senĉesa sento de komparado kaj la senfinaj reklamoj kaj afiŝoj de nesekvitaj homoj igas min forfuĝi el tiuj spacoj.
Fine de la pasintjara Universala Kongreso en Brno du amikoj miaj provis konvinki min, kaj fakte ne nur min, sed alian komunan amikon ankaŭ, ke ni aliĝu al alia apo kie oni sendas tagan bildon unu al la alia. Mia instinkta reago estis, ke karaj mi amegas vin, kaj mi volas scii kiel vi fartas, sed certe ne. Sed la premo estis forta. Kaj dum duonhoro mi eĉ preskaŭ konsideris registriĝi en alia apo. Mi malfermis mian telefonon, serĉis la ikonon, kaj komencis skui mian kapon: ne. Mi ne instalos ĝin. Mi ne plu uzas instagramon, mi provas limigi ĉion alian kaj fokusiĝi je legado kaj verkado anstataŭ fali en la truon de la neverekzistantaj vivoj de la aliaj, ĉefe malkonatuloj kaj famuloj. Do, eĉ se temas pri miaj amikoj… ne, prefere ne.
Fine, ni kvarope formis Telegramo-grupon por babiladi. Tie ni sendas fotojn pri banalaĵoj. Ne ĉiu tage kaj ne devige. Se iu tro longe silentas, ni scias, ke io ne estas en ordo kaj ni insistas je novaĵoj. La tuto estas malstreĉa kaj ni restas en amikema loza kontakto. Kaj ne tiu estas la unusola kelkmembra grupo al kiu mi apartenas, en kiuj “la tutan tagon” ni daŭrigas de antaŭ pluraj jaroj komencitajn babiladojn.
Mi komprenas, ke estas homoj kies stilo ne estas tio, kiuj ne eltenas pliajn mesaĝojn. Ĉe mi la plej multaj estas mutigitaj, eĉ de miaj plej bonaj amikoj. Mi ne ricevas sonon — nenio atentigas min pri la mesaĝoj, ne ricevas ajnan sciigon pri ili. Se mi malfermas la apon mi vidas la mesaĝojn. Do, kelkfoje mi maltrafas ion gravan. Nek mi ricevis sciigon pri alvoko, do se mi volas interrompi mian propran laboron tio dependas nur de mi.
Telegramo estas malfermita daŭre, ĉar mi ankaŭ uzas ĝin por labori. Mi ŝategas tiujn lozajn konversaciojn en la grupoj. Ĝi estas tia lukso pri kio kiel infano mi nur povis revi. Miaj amikoj estas tiom proksime, mi ne devas atendi la poŝtiston daŭre, mi ne devas peti mian panjon forsendi leterojn!
Kvankam mi ankaŭ sendas kaj ricevas poŝtkartojn, ĉar ilia valoro plialtiĝis pasinttempe. Estas eta stampo en la tempo, fizika pruvo, ke mia amiko tuŝis tiun paperon. Mi kolektas ĉiun en belegan skatolon kiu jam estas preskaŭ plenplena.
Mi ege ŝatis sidi en evento kaj rigardi kune fotojn de la pasinta la unuan vesperon kaj mendi fotojn unu de la alia. Ili al la vendejo por mendi novajn, poste atendi ilin en la poŝto kaj trovi la personajn komentojn de la sendanto. Daŭris iom. Nuntempe, la tuja aliro, pridiskuto kaj sendado de ridindaj fotoj, komentoj kaj amuzaj mienoj estas ege ĝojigaj momentoj en la tago.
Ankaŭ simple scii kio okazas al la aliaj. Kion ili manĝis, kion ili faris, kie ili estas gravas. Ĉar tio montras la normalecon. Ne ĉiu novaĵo devas esti eksterordinara, aparte elstara, nur gaja. Kaj tion eblas en grupbabilejoj ekster la sociaj retejoj.
Mi dormis malbone. Ankaŭ mi.
Mi kuiris tion kaj mi povas sendi la recepton, aŭ ni faru kune tion la sekvan fojon vi vizitos.
Mi aŭskultis tiun kanton dum la laboro, eble plaĉos ankaŭ al vi. Kaj oni ricevas alian kanton interŝanĝe.
Mi iris trejni kaj tion diris la trejnisto hodiaŭ. Kaj la alia ankaŭ motiviĝas moviĝi por la propra sano.
Mi volas rakonti ion frustrigan. Rakontu, nek mia tago estas aparte sukcesa ĝis nun.
Mi tutmalsekiĝis en la somera pluvo, la unua ŝtormego, kiu kaptis min ĉi-jare.
Mi finlegis tiun libron, ĉu vi aŭdis pri ĝi?
Tiu podkasto estas bonega, ĉu vi konas tiun ĉi novan furoraĵon kiun ĉiu pridiskutas?
Bonan nokton, mi devas dormi nun! Sonĝu dolĉe pri acidaj kukumoj!*
Kaj tiel plu. Ni restas en kontakto. Kaj mi ege ĝojas pri tio.
Rekomendo de la tago: Judy Chicago, specife la artverko “La vespermanĝo-festo” (1979). Ŝi estas 87-jara hodiaŭ, kaj kiom mojosa ŝi estas! Vivu ankoraŭ longe, Judy!
*nur Esperantistoj diras tion. Mi unue aŭdis en la 90-aj jaroj.


Oni provis konvinki ankaŭ min aliĝi al tiu apo, kie oni ĉiutage sendu iun foton. Ankaŭ mi pripensis, sed ne aliĝis, mi ne bezonas pli da sociaj apoj en mia vivo... Mi jam forigis Twitter antaŭ iom da tempo, kaj nun mi nur vere uzas Telegram kaj Reddit, kaj foje Discord. Tio sufiĉas por mi.
Mi persone tute silentigis mian poŝtelefonon, ĝi ne faras ajnan sonon. Mi tute ne ŝatas la ideon, ke iu ajn povas simple forpreni mian koncentriĝon pri io ajn per alvoko aŭ mesaĝo... Mi atentas mian poŝtelefonon, kiam mi mem volas.