Talento kaj talento
Pri Tarr & Krasznahorkai kaj la grupa Eliro de hungaraj majstroj de arto komence de 2026
La unuan fojon kiam amiko mia provis montri filmon al mi de Béla Tarr mi estis laca kaj kuŝis enlite. Mi endormiĝis la kvinan minuton. Ne ĉar la filmo estis teda, mi estis laca. Mi tuj diris, ke mi volas vidi tiun ĉi filmon nepre, sed ni devos rigardi ĝin en kinejo, ĉar klare tiuj scenoj meritas larĝegan ekranon. Restis daŭre ŝerco poste, ke la ĉevalo eĉ ne eniris la stalon kiam mi jam ronkis. Mi vidis baldaŭ la filmon en la klasika Cirko-gejzír kinejo, kiu daŭre omaĝas al la filmisto, do oni de tempo al tempo facile povas kapti la filmojn de Tarr en la programo.
Sed mi unue reiru al 2016. Ĝi estis aparta jaro pro pluraj kialoj, sed grandparte pro tio, ke mi malkovris la ĝojon de rigardi filmojn en kinejo. Verdire mi ne havis monon kaj la unusola amuziĝo kiun eblis pagi monate sen tro da konsciencriproĉo estis abono al kinejklubo. Ĝi kostis nur 19 eŭrojn. Por du homoj 38. Oni povis rigardi tiom da filmoj kiom oni volis, senlime.
Tiam plejparte senlabora mi reenamiĝis al filmoj. La mendado de biletoj estis facila, la katalogo de la rigardeblaj kaj alvenontaj filmoj bele prezentita kaj oni ĉiam povis noti por si kion oni nepre volos vidi. Mi regule rigardis ion en Filmhallen, aŭ LAB111, ĉar tiuj du estis la plej proksime al nia luita loĝejo. La abonkarto donis eblecon malkovri la diversajn kinejojn de Amsterdamo, sed ne nur. Ĝi validis tutnederlande.
Mi celas diri, ke mia amo al kinejo naskiĝis kaj nun mi organizas filmklubon en Budapeŝto kun regulaj kinejumadoj kun amikoj, ni partoprenas ĉiuspecajn filmfestivalojn kune. Sed ne pri tio mi volis paroli.
Sed pri Tarr. Kaj pri lia amikeco kun László Krasznahorkai, kiu gajnis la Nobel-premion por literaturo pasintjare. Vivdaŭra amikeco de arto kaj arto. Kinarto kaj literaturo.
Mi jam volis verki pri Krasznahorkai en oktobro kiam oni anoncis lian premion. Li estas la dua por Hungario, surprizo tiusence, ke eta nacio gajnas ene de iom pli ol du jardekoj la premion kaj ambaŭ verkistoj apartenas/is al la sama eldonejo, la legenda Magvető, kies reviviĝo post la reĝimŝanĝo alportis mirindan aron de altkvalitaj verkistoj al la nuntempa literatura vivo de Hungario.
La gajno de Krasznahorkai nepre devas rilati ankaŭ al Tarr. Ĉiu, kiu konas lian majstran laboron scias, ke la du ne estas distingeblaj. Bone, eble tio estas troigo, sed la du sendube estas konektitaj tien kaj reen. Feliĉe Tarr povis ankoraŭ ĝisvivi la honorigon de Krasznahorkai kaj esprimi sian ĝojon je lia sukceso. Tarr mem premiiĝis pli ol dudekfoje en sia vivo pro liaj reĝisoritaj filmoj.
Laŭ la legendoj, kiam Tarr en la 80-aj jaroj legis unu el la prozoj de Krasznahorkai li rekonis ĝemelan animon. Li vidis la saman kapablon konstrui apokaliptajn mondvidon kiel li mem. Tarr tuj volis amikiĝi kun la verkisto kaj fari filmon el la prozo de Damno. Li ĉasis kaj ĉasis lin per la ideo, Krasznahorkai unue pensis, kia frenezulo estas tiu ĉi, tamen je iu momento li cedis kaj plurjardeka kunlaboro komenciĝis. Adaptoj de romanoj ne estas la maniero kiel ili difinis la kunlaboron. Ili konstruis mondojn kune. Unu per vortoj, la alia per moviĝantaj bildoj.
La plej konata filmo estas Satantango, pri kiu se vi scias nenion eble amikoj nur diras: ĝi estas tiiiiom longa, perdante la kernan ideon de la filmo. Temas pri dekdu ĉapitroj de okazaĵoj, anstataŭ rekta adapto. Amiko mia vidis ĝin la unuan fojon en 2010 kiam li estis malsana enlite dum longa tempo kaj post la finrigardo konstatis al mi: “mi tre bedaŭras, ke mi vidis ĝin, ĉar post tio nur tiu ĉi filmo estos la mezurilo. Alian filmon mi ne povos ĝui, ĉar neniel komparos al tio.”
Kiam mi parolis kun nova kolego, kiu estis filmstudento, kaj mi demandis pri Tarr, ĉar lia forpaso tiam estis tutfreŝa, li tuj agnkoskis koni liajn verkojn. Usonanoj studas liajn filmojn kiel baza kono, hungaroj apenaŭ vidis ilin kun iom da troigo. En unu el la lastaj longaj intervjuoj li diris: kiam oni perdas la kapablon ŝanĝi la mondon per la filmoj, tiam oni almenaŭ provas ŝanĝi ion en la maniero fari filmojn. Kaj tion li faris.
Kiel artedukisto mi aparte ŝatas kiel li parolis pri la filmlernejo kiun li fondis en Sarajevo — ne demandu kial ne en Budapeŝto li faris la magistran kurson… Li diris, ke li ne instruas teknikon, ĉar tion oni lernas farante. Li provas liberigi la studentojn, ke ili kuraĝu montri kion ili fakte volas. Kio estas tio, se ne la bazo de bona arto?
Universitata amiko mia iam rakontis pri vidi La turinan ĉevalon — lian lastan filmon. Kun la familio ili vizitis Edinburgon, kaj la urbo dediĉis filmfestivalon al Tarr tiun jaron. Ili ekscitite eniris la kinejon kaj eliris dubante kion ili vidis. Ili neniel komprenis kio okazis kaj taksis la filmon nekredeble teda. Ĝi ne estas. Ripetema jes. Sed la ritmo de la filmo estas io aparta. Diru al mi, se vi jam vidis ĝin. Tarr konscie finis la realigitajn filmojn per tiu peco. Li diris ĉion kion li volis. Li montris ĉion kion li sciis. Verdire mi ne emas klarigi la esencon de la filmo. Mi dirus, ke vi devas rigardi ĝin kaj mem malkovri la profundan simbolismon de la peco.
Poste li laboris multege kun novaj filmistoj, lia influo senteblas en la nova generacio. Mi ĝoje malkovras liajn komentojn tra la intervjuoj kun la plej lastaj kunlaborantoj kaj la nomon inter la produktistoj kiel lastatempe en Árni aŭ Minden csilllag (Ĉiu stelo).
Mi laste vidis lin dum la malfermo de la Fiermarŝo pasintjare. Li estis videble terure malsana, sed eĉ per klare doloranta korpo, tremantaj manoj, sidante sursceneje decidis legi kelkajn elektitajn frazojn el la deklaro de homaj rajtoj. Laŭ li tio sufiĉis. Rememorigo pri kio estas kerna, tiom simple. Li estis granda subtenanto de la nova akademio de filma kaj teatra arto FREESZFE kaj FREEDOM kies teatraĵojn kaj eventojn mi ofte partoprenas ekde la fondiĝo.

Li mortis la 6-an de januaro. Morna komenco de la jaro. Kaj poste komencis morti la aliaj majstroj.
Tamás Vásáry mortis la 5-an de februaro. Li estis mondfama pianisto, dirigento, jes, brila sursceneje, sed eĉ pli admirinda edukisto pri klasika muziko laŭ mi. Li havis serion en la hungara televido kie li simple povis ludi pecetojn de grandaj verkoj kaj klarigi pri ili. Mi rigardis tiujn epizodojn kune kun mia plej ŝatata najbarino, onjo Kati, kiu surbendigis la elsendaĵojn sur malnovajn VHS-kasedojn.
Li devis loĝi ie proksime al mi, ĉar je iu momento mi daŭre vidis lin post mia tenistrejnado. Li eniris la saman haltejon, havante pakitan tagmanĝon en plasta saketo malfacile tenante ĝin tenere en la mano supozeble de la tipa hungara restoracio ĉe la angulo. Malalta, ĝentila viro, grandegaj bluaj okuloj, iom malbele kolorigita, mallonga hararo, tiltita korpoteno, moviĝante je la rapideco de heliko. Mi ŝvitante ridetis al li, provante iel radii, ke jes, sinjoro, mi konas vin, kiom altestima vi estas kaj ne, mi ne kuraĝas persone alparoli vin, sed mi ja ege ŝatas vin kaj pro vi mi daŭre rememoras mian forpasintan karmemoran najbarinon. Li ĉiam prenis la tramon ĉe haltejo Gellért, eniris por precize unu haltejo kaj eliris ĉe placo Gárdonyi. Mi daŭre sekvis lin per miaj okuloj dum mi daŭrigis la vojaĝon hejmen. Kaj nun li ankaŭ estas for. Post longa vivo, sukcesa kaj plenmuzika, sed tamen… malĝoje.
Kaj kio okazas la sekvan tagon? Éva Keleti mortis la 6-an de februaro. Ankaŭ post longa, plena, aventurplena vivo. Elstara fotografisto de sia ses jardeka epoko. Portretoj, scenoj de la mondo de teatro. Ne nur. Sed se iu konas la grandajn aktorojn dum la jardekoj, plej verŝajne la vizaĝo de la portreto estas konata pro la laboro de Éva. Kiel ekzemple la eksa najbaro de mia panjo, kiam mia familio ankoraŭ loĝis en la dua distrikto. Ŝi estis la plej fama lesba aktorino elŝrankiĝinta en tempo, kiam tio estis for de la normo: Hilda Gobbi. Forpasis milfoje premiita legendo de la fotista mondo.

Kaj hieraŭ, damne hieraŭ mortis mia plej ŝatata artisto iam ajn. Dóra Maurer. Kiam estis ekspozicio pri ŝiaj verkoj antaŭ du jaroj, sed je la fokuso de influo kaj inspiro al kvin aŭ ses el ŝiaj studentoj en muzeo Vaserely kiun eksa instruisto mia aranĝis, ŝi ne partoprenis la malfermon pro malsano. Ŝi devintus veni. Povas esti, ke mi paraliziĝintus estante proksime al tia talento. La sekvan fojon kiam ŝi devintus partopreni mi ne povis iri por labordevoj. Mi bedaŭrinde maltrafis vervive renkonti ŝin.
Kiam mi rigardis ekspozicion de alia elstara artisto de Mary Ellen Mark — Virinaj sortoj, poste mi eniris la vendejon kun amikino kiu invitis min al la muzeo. Kaj la mankanta libro de mia Maurer-kolekto estis tie. Mi rigardis la prezon kaj remetis ĝin, ĵurante al mi mem silente, ke kiam mi havos denove laboron kaj enspezos mian unuan salajron mi reiros al la muzeo Mai manó kaj aĉetos la albumon por festi mian novan vivfazon. Mi ekhavis novan laboron antaŭ monato kaj atendas mian unuan salajron. Originala eldono el 2012 ĝi estas. Mi kun peza koro reiros tien kaj provos aĉeti la albumon.

Ho, Dóra. Kion diri pri ŝi? Se mi havus nur dekonon de ŝia talento, malfermiteco, kapablo, edukista instinkto! Persono kiu daŭre eksperimentis ĝis la fino de sia vivo, kiu ekscitiĝis pri la rezultoj de siaj lernantoj. Kiu provis plurajn mediojn kaj sukcesis je ili. La ludemo, la kono de la materialo per kiu ŝi laboris, la precizeco je la realigo de tiuj ideoj. Absolute mirinde.
Mi tute ne konis ŝin, ŝian arthistorian gravecon ĝis antaŭ kelkaj jaroj. Kompreneble, kial mi konu ŝin? Mi studis nur la bazojn de arthistorio en la lernejo kaj poste je universitato, la okcidentan kanonon. Modernan, hungaran, nuntempan arton, aldone virinojn kial mi lernintus? Do estis tiel, kiel kutime estas: mi vidis anoncon de ekspozicio kaj la bildo jam kaptis min. Kiu estas tiu persono? Ne gravas, ni eniru kaj rigardu por ni mem. Mi apenaŭ kapablis teni mian entuziasmon ĉambron post ĉambro. Mia dio, ŝi faris kiiiiion sekve? Ĉu estas libroj, albumoj? Kie eblas scii pli?! Mi enspiris la akvafortojn, fotojn, pentraĵojn, filmetojn pri ŝiaj jardekoj en la preskaŭ malplena muzeo. Mi saltetis je ĝojo trapasante la diversajn sojlojn de la haloj.
Estas nur ŝia portreto kiun mi ne povas rigardi. Estas tiu pika, fokusita atento je la fotisto, ke la intenseco timigas min ĉiufoje.
Kaj kiel tio estas ĉe bonaj ekspozicioj: mi simple reiris al la komenco kaj rigardis ĝin denove. Tiam jam neniu estis tie. La gardistoj ĝojis je mia entuziasmo pri la ekspozico kaj ne ĝenis min ĉasante min tra la diversaj spacoj. Kia malkovro! Mi trovis mian plej ŝatatan artiston!
La librojn mi aĉetis iom post iom kiam mi trovis ilin kaj nur tio kaj ŝia arto restas, ĉar ŝi mem estas for. Same kiel por la aliaj: la fotoj, surbendigaĵoj, registraĵoj, filmoj restas, feliĉe. Almenaŭ io. Ĉar ilia esto mankos tre. Kvar elstaraj artistoj rekte el Hungario al la mondo. Dankon pro ĉio.


